Homara Festo 2009 : plej grava poresperanta varbejo


Pour une fois... le compte rendu en espéranto. L’occasion pour les visiteurs du site qui ne parlent pas espéranto de s’y confronter.

Organizita sub la respondeco de FET, sed kun homa kaj financa subteno de SAT-Amikaro, UFE kaj JEFO, la prizorgado de la Esperanto-budo dum la Homara Festo, kiu ĉiujare okazas dum la dua semajnfino de septembro, estas unu el la plej gravaj varbokazoj en Francio por diskonigi la ekziston de Esperanto kaj ĝian utilecon por laboristoj. Ĉi-jare la publiko estis aparte abunda. Laŭdire proksimume 600 000 homoj entute. La homa svarmo estis aparte impresa vendrede kaj sabate. Evidente, ne ĉiuj venis kun plej klerigaj intencoj. Iuj eĉ tute senkaŝe venis nur por diboĉi kaj ĝui malmultekostajn koncertojn kun famaj artistoj. Kaj la aĝa dispartigo inter la telerpurigantoj en iuj budoj kaj la festantoj en la pasejoj sufiĉe elokvente indikis, ĝis kia grado la konsumisma kaj individuisma pensmaniero invadis eĉ la "progreseman" medion.

Tamen, se flankenmeti la supraĵemajn festemulojn, restis tamen sufiĉe multaj seriozaj homoj por okupi la deĵorantojn ĝis post la unua matene vendrede kaj sabate. Eĉ en tiuj malfruaj horoj okazis tre seriozaj diskutoj, kaj vendiĝis lernmaterialo. Ja grava perceptebla ŝanĝo, kompare kun antaŭaj jaroj, estas ke pli kaj pli multaj vizitantoj venas al la budo ne kun la demando "Esperanto ? Kio estas tio ?", sed petas "kiel mi povas lerni ?" aŭ "kiel oni diras tion aŭ tion en Esperanto ?". Vendiĝis la 30 kunportitaj poŝvortaroj kaj sesdeko da "unua lernolibro". Dekkvino da scivoluloj ĉeestis unuan malkovro-sesion, kaj la sabata sesio eĉ duobliĝis, pro malfrua alveno de dua aro da scivoluloj. Al ili aldoniĝis la centoj da nekonatoj, kiuj vidis la vorton "Esperanto" ĉe la kruciĝo inter tri malsamaj vojoj, sur la 50 afiŝoj pri kursoj vinktitaj al diversaj elektroteniloj aŭ sur la poŝkalendaro, kiun ili ricevis preterpasante la budon. Grava estas la diverseco de deĵorantoj malantaŭ la budo. La ĉeesto de homoj, el kiuj kelkaj havas tute malsamajn motivojn por interesiĝi pri Esperanto ebligas tuj konstatigi al la informpetantoj, ke la Esperanto-movado konsistas el plej variaj homoj, kaj ne el samideaj sektanoj..

Plej fratecaj rilatoj ankaŭ plektiĝas, kun paso de la jaroj, kun najbaraj deĵorantoj. Aparte varma estis la rekuniĝo kun amikoj el la eldonejo "La Tempo Ĉeriza", kiuj plurfoje helpis nin por solvi praktikajn problemojn dum la lastaj jaroj. Sed ankaŭ kamaradoj el pluraj aliaj budoj venis por saluti konatojn. Ankaŭ vizitis nin diversaj esperantistoj aŭ ties parencoj kaj konatoj, kiuj vagis tra la festo.

El praktika vidpunkto, estis dudeko da helpantoj por deĵori, munti kaj reloki la materialon. La nombro de tranktantoj en la budo estis iom pli alta ol pasintjare, kio ebligis malfermi la budon pli longe, kaj en malpli streĉaj kondiĉoj.

Se ni sukcesos esti eĉ pli multnombraj venontjare, certe eblos labori ankoraŭ pli komforte, kaj uzi parton de la tiel ŝparita energio por pliprofundigi la kontaktojn kun aliaj fratorganizoj, kiuj ĉeestas en la festo.

Vinko Markovo

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon