Prelego de Nicole Lafitte pri Pacmovado


Mi nomiĝas Nicole Lafitte. Mi venas el E-grupo de la Ciotat en Provenco. Dank’al bonvolo de Renée Triolle, mia edzo kaj mi lernas Esperanton de tri jaroj. Komence, mi nur deziris malpli komercajn, sed pli fratecajn kontaktojn dum eksterlandaj vojaĝoj. Antaŭe de 1995, ni batalis en packomitato enhavinta 50 anojn, ĉar je tiu dato Prezidento Chirac decidis nukleajn apertĉielajn provojn en Mururoa en Franca Polinezio. Tuj loka kolektivo naskiĝis por protesti. Eta grupo aperigis ĝin, en kiu mia edzo kaj mi aktivis. Tio, kion proponis Pacmovado taŭgis al ni. De tri jaroj pli kaj pli, tiaj elektoj : pacismo kaj Esperanto kompletiĝis en nia vivo.

Per mia ankoraŭ nesufiĉa esperanta nivelo, per mia limigitaj scioj kaj pacaj spertoj, mi ekparolos pri Pacmovado. Do mi petas, ke vi senkulpigos mankojn de mia raporto.

Sciencisto Frédéric Juliot-Curie fondis Pacmovadon en 1949. li direktis konstruadon de la unua franca atompilo ; li estis tiam Alta Komisaro de Atom-Energio kaj agema ano de Komunista Partio. Sed post la dramaj Hiroŝimo kaj Nagasaki, li rifuzis tian uzon de scienco. Estis komenco de malvarma milito.. En Koreio, Usono deziris fini rapide la militon per atombombo. Franca registaro silentis. Ĉar Joliot-Curie estis tiam elektata, li diskonigis Alvokon de Stokholmo, petskribon kiu arigis 500 milionojn da subskriboj en la mondo. En Francio, Joliot-Curie estis maldungita el sia alta posteno, sed amasdetruaj armiloj ne uziĝis.

Poste, Pacmovado ĉiam batalis por malpermeso kaj eĉ forigado de armiloj malgraŭ korŝiroj de iom da anoj pro rivaleco Usono-Sovetunio. Dum la dua jarcentparto, ĝi konstante agadis por malarmado, malkoloniigado, kontraŭ rasismo.
Hodiaŭ pli kaj pli kreskas ĝia dinamiko. Ĝi asertas siajn eksterpartiecon, ekstereklezion, eksterpovecon. Do, ĝi estas laika kaj plurisma.

Ĝi rilatas kun pacorganizoj de ĉiuj kontinentoj. Ĝi anas "Internacian Pacestraron" "Mondan Packonsilion" "Abolon 2000" -internacian reton por forigado de nukleaj armiloj. Ĝi partoprenas "Specialan Komitaton de Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j) pri malarmado ĉe UN en Ĝenevo.

Ĝi subtenas UNICEF por infanprotektado kaj Disvolviĝhelpajn organizojn. Fine kaj plej grave, ĝi agadas kun Unesko pri kulturo de paco dum jardeko 2000-2010. Ĝi ĵus agnoskiĝis kiel Popoleduka Asocio far Ministerio pri Nacia Edukado.

Ĝi federigas pli ol komitatojn aŭ lokajn grupojn en Francio. Provenca regiono havas preskaŭ 500 agemajn anojn . Ĉiusemajne preskaŭ 8000 homoj ricevas "Pac-informilon" per reto en Francio. ĉiujare pluraj kampanjoj okazas por apliki celojn de Pac-Movado.

Ni resumu ilin :

- malebligi militojn kaj terorismaĵojn ; solvi konfliktojn per justaj traktadoj,
- informi, emigi publikan opinion al pacvidpunktoj,
- eduki junajn generaciojn al paco kaj neperforto,
- konstrui homsekurecon.

Estas vastega programo. Ĝin ofte oni mokas, misfamigas, kontraŭas. Ne facilas.

Ĉiu komitato, krom naciaj agadoj, povas elekti siajn temojn. Ekzemple, de sia fondiĝo, La Ciotat-komitato pli ŝatas packulturon kaj subtenon al pacista reto.
En Rijeko en Kroatio kaj Tuzlo en Bosnio, niaj kunagantoj estas edukistoj, artistoj, virinasocia respondeculino. ili ĉefe helpas orfojn, rifuĝintojn, ellokigitojn, lastmilitajn inajn viktimojn. ili faciligas postvivon, edukadon, rehejmeniron. ili havas la samajn valorojn kiel ni : demokration, laikecon ekologion, batalon kontraŭ ksenofobio, rasismoj, seksismo. Tio malfacilegas kaj danĝeras tie for en ekomia marasmo, malama etoso.
Ni starigis ses misiojn por unue alporti manĝaĵojn, vestojn, sed ankaŭ pli kaj pli pedagogiajn komputilajn, artajn, dokumentajn materialojn, ĉar per Uneko-projekto "Manifesto 2000", ni provas komuniki, interedukiĝi inter lernejoj kaj lokaj grupoj. Sed nur respondeculino parolas la francan kaj en nia komitato, neniu parolas serbkroatan lingvon kaj niaj anglaj paroloj estas aĉaj. Problemegis se ni volus daŭrigi. Mi pli poste ripetos.

Por reveni al Pacmovado, mi aldonas, ke en 2003, ĝi kreis egan nacian kolektivon post alvoko de usonaj pacistoj. Ĝi kunligis multegajn asociojn kaj partiojn.Ĉu vi memoras pri grandegaj manifestacioj por fino de milito en Irako kaj paco en Mezoriento ? Verŝajne jes. Bedaŭrinde okazis milito sed post sep monatoj de protestoj tra la tuta mondo. Do pacideoj kreskas kaj nun ni povas konstati, ke publika opinio pravis : perforto ne alportis pacon tien kiel aliloken. Pacmovado ankaŭ partoprenis alimondajn aranĝojn kaj manifestaciojn en Seatlo, Ĝenovo, Portoalegro, Florenco, Mumbajo, Saint-Denis.

Malcentra estraro kun kvar elektitaj respondeculoj (du viroj kaj du virinoj) same kvar vicprezidantoj, nacia konsilio kun kvindeko da elektitaj regionaj delegitoj kiuj kunsidas trifoje jare, memstara junulara organizo paralele funkcias - jen kiu direktas la Movadon dum tri jaroj - sed nur duona laborposteno ekzistas, tiu de ĵurnalistino Arielle Denis. Do ĉiunivele, paclaboro estas bonvolema. Tiel estas de la lasta nacia kongreso de Marsejlo en novembro 2002.

Tiuokaze, kun du grupoj de Pau kaj Parizo, mi proponis tekston. Unuvoĉe aprobis la kongreso la artikolon 47-an. Ĝi deziras disvolvi ĉion, kio malebligas lingvan superecon, ebligas vivon de malplimultaj lingvoj, faciligas proponojn pri neŭtrala lingvo kiel Esperanto. Estas nova celo, sed la ideo kreskos. Ekzemple, dum nia vojaĝo tra Kroatio kaj Bosnio en novembro 2003, niaj delegitoj eksciis pri Esperanto ĉiuokaze : en lernejoj, ekspozicioj, prelegoj, filmoj. Ni parolis pri facileco, oportuneco, supereco de Esperanto. ni volus, ke infanoj poŝte aŭ rete korespondu per Esperanto prefere al en anglaĉa lingvo. Nun estas nur projekto, ĉar neniu esperantisto loĝas en Tuzla kaj instruistoj ne ankoraŭ konvinkiĝis en la Ciotat. Sed ni pluos !

Tiuj interŝanĝoj kaj laboroj bazigas Manifeston 2000 de Unesko.

Unesko estas alorganizo de Unuiĝintaj Nacioj zorganta pri edukado kaj kulturo. En la jaro 2000, eta lando Bengladeŝo proponis Manifeston redaktitan de Nobelpremiitoj pri Paco. Ĉiu persono, kiu subskribas ĝin do alprenas ĝin, sin devontigas sin por :

- respekti ĉies vivojn,

- rifuzi perforton,

- liberigi sian larĝanimecon,

- aŭskulti por interkompreniĝi,

- ŝirmi la planedon,

- reinventi solidarecon,

Usono en UN kontraŭe voĉdonis, potencaj landoj detenis sin, sed ĉiuj ceteraj ŝtatoj elektis ĝin. Tiu manifesto tramonde proponiĝos ĝis 2010. Hodiaŭ 56 milionoj da homoj subskribis ĝin. Estas individua promeso, ne petskribo. Ĝi ankaŭ uziĝas kiel bazo por ĉie-a paca kaj neperforta edukado. Mi proponas al vi subskribi kiel samideanoj de regiona kongreso en San-Rafaelo lastmarte, ĉar mi rediras, ke E-Movado estas ankaŭ kunaganto de Unesko en tiu jardeko pri kulturo de paco, kiel Pacmovado.

Mi regule montras al miaj pacistaj amikoj, multajn artikolojn kaj afiŝojn el E-asocioj kaj gazetaro pri pacaj temoj. Ili miras. Eĉ mi trovis en gazeto de asocio Esperantista Federacio de Laboro" "le Travailleur Espérantiste" frazojn proponantajn abonon al nia nacia revuo "Batalo por Paco". Tial, mi bone esperas, ke Pacmovado kaj E-movado pli kaj pli interkonatiĝos kaj ekvidos kiel ili kunlaboros pri interkomunikado, harmonio en homaro.
"Ni aŭskultu por interkompreniĝi"
"Ni reinventu solidarecon"
esprimas Manifesto 2000 de Unesko. Ni uzu ĝin !

Roque d’Antheron

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon