Protokolo de Komitato de FET de la 14-a de Februaro 2004


Ĉeestis : Charles Billard, Vincent Charlot, Denis Gauci, Robert Laudereau, Petro Levi, Senkulpiĝis : Joëlle Huet, Frédéric Scibor, Protokolis Vincent Charlot.

La kunveno komenciĝis je la 14H00 kaj finiĝis je la 17H00.

1°) "Esperantista Laboristo"

Robert bedaŭras, ke ni ne jam eldonis ĝin. Vincent proponas, ke li zorgu pri eldono relative baldaŭa de numero antaŭ nia ĝenerala kunveno en Roque d’Antheron (19-24/05/2004). Li kontaktiĝos kun Frédéric Scibor pri la estonteco de TE.

2°) Respondoj al ĵusaj leteroj

Vincent ricevis retmesaĝon de nia TTT-provizanto, kiu postulas pagon de nia kotizo (23 eŭroj). Robert jam sendis tiun pagon.

Robert ricevis cirkuleron de René Ballaguy (GAE 95) datumitan de la 5-a de Februaro, en kiu li petas financan kaj deĵoran partoprenon de FET en salono pri paco organizota de Uneskaj NRO-j. Post diskuto, ni komisias Robert-on respondi jene :
- La afero koncernas ĉefe UEA-n, ĉefan E-organizon en oficialaj rilatoj kun Unesko,
- Tial Robert transdonis kopion al Vincent (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko),
- Pro nia financa stato, ni bedaŭras ne povi finance helpi tiun iniciaton, ĉar ni koncentriĝas pri Humanité-Festo kaj interasociaj kongresoj 2004 kaj 2005.

2)Venonta Humanité-Festo Vincent ripetas, ke kamaradoj el Pau proponas stokadon de la materialo en Pau en speciala ejo de komunista federacio. Robert substrekas la malfacilon de la tasko kaj timas pri krespumado. Charles apogas lin. Vincent proponas, ke ni kontaktiĝu kun niaj kamaradoj por scii kion fari.

3)Interasocia Kongreso de 2004

Nia ĝenerala kunveno okazos en Roque d’Antheron (19-24:05:04) dum interasocia kongreso. Robert ne certas pri sia partopreno. Vincent vigle petas lian venon. Ni vidos kiam ni povos okazigi nian ĝeneralan kunvenon. Laŭ informoj poste viditaj, nia ĝenerala kunveno okazos ĵaŭdon, la 20-an de majo posttagmeze.

4) Internacia Kongreso de 2005

FET tute plene enplektiĝas la preparadon de tiu evento. Preparkomitato regule kunvenas kaj Vincent partoprenas ĉiujn kunsidojn nome de FET. Venonta kunsido okazos la 7-an de aprilo 2004 en Bulonjo.

FET disponos je salono vendredon posttagmeze. En alia salono, Fervojistoj kunsidos. La klasika koncerto estas oficiala parto de la programo, sed FET devos zorgi pri la elspezoj. La komitato kalkulas necesajn elspezojn kaj decidas, ke FET povos pagi por la muzikistoj aliĝojn al la kongreso, restadkostojn por vendredo (unu nokto kaj tago).

5) Nia E-agado dum Eŭropa Voĉdonado

Nia lasta komitatkunsido pritraktis tiun problemon kaj restas sur sia klara pozicio (partopreni agadon por enigi Esperanton en programojn de demokratiaj politikaj fortoj kaj rifuzi prezentadon de "E-listoj" al voĉdonado).

Vincent partoprenis en delegacioj ĉe deputito Pierre Forgues (SP) kaj ĉe Verduloj kun Gilles Lemaire, Sekretario de Partio.

6) Venonta komitatkunveno

Nia venonta komitatkunveno okazos Sabaton, la 10-an de marto 2004 je la 14H00 verŝajne ĉe "ge-Huetoj"

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon