Protokolo de Komitato de FET de la 18-a de januaro 2004
Ĉeestis : Vincent Charlot, Joëlle Huet, Pierre Jouvin, Robert Laudereau, Petro Levi, Adrien Luzincourt, Senkulpiĝis : Jérôme Mathieu, Frédéric Scibor, Protokolis Vincent Charlot.
La kunveno komenciĝis je la 14H00 kaj finiĝis je la 16H30.
1°) ESF 2003 (12/15-11-2003)
Esperanta partopreno en ESF 2003 estis sukcesa : Pli ol 70 esperantistoj partoprenis ĝin en siaj diversaj aktivaĵoj. 3 budoj estis : tiu de FET/UFE/JEFO en Parizo (La Villette), du en Saint-Denis (SAT/SAT-Amikaro kaj E-95/EDE). Ili dum la tri tagoj plenplenis, centoj da diskutoj okazis, miloj da flugfolioj disdoniĝis (tiuj de UFE, SAT-Amikaro kaj EDE).
Prelegserio okazis en UFE-ejo, SAT-Amikarejo en kiuj prelegis Philippe Bérizzi, Wera Blanke, Renato Corsetti, Vilhelmo Lutermano kaj Jakvo Schram, , ateliero kaj seminario de EDE en Parizo kaj Bobigny (prelegis tie Christian Garino, Oszkar Princz kaj S-ro Rizzo). Du grupoj da Esperantistoj (almenaŭ 40 homoj) partoprenis en la fina manifestacio : unu staris ĉe Bastilja Placo kaj portis 8-metran banderolon de SAT, videblan de la tuta manifestacio kaj alia grupo manifestaciis de Respublika Placo ĝis Placo de Nacio. Kompare Florencon en 2002 kun deko da partoprenintoj, ni povas fieri.
Tamen 2 samideanoj plendis post ESF 2003 per longegaj mesaĝoj en SAT-diskutejo., sed UFE/JEFO kiel SAT/SAT-Amikaro ŝajnas esti kontentaj pri la atingita rezulto. Ni kompreneble povintus fari pli, kiel por ĉiuj agadoj. Ni ekzemple devas privilegii kontaktojn ene de Sociaj Forumoj.
2°) Estonteco de "Esperantista Laboristo"
De kelkaj monatoj (eĉ jaroj) , nia kamarado Gérard Réquigny dezirus forlasi la taskon de ĉefredaktoro de la "TE" (Travailleur espérantiste). Ni ĉiam respondis, ke ne eblas pro manko de preta redaktoro. Antaŭ kelkaj monatoj, nia k-do Frédéric Scibor sciigis al ni, ke li pretus eventuale maketi nian "TE". Post diskuto, li akceptus ne nur maketi, sed ankaŭ redakti, presi kaj sendi ĝin dank’al teamo en Pau ! La komitato decidas esplori la aferon kaj definitive decidi en nia venonta kunveno. Notindas, ke Frédéric jam starigis antaù unu duonjaro nian TTT-ejon ĉe http://www.fetesperanto.lautre.net/ kiun ni nun "nutras".
3°) Interasocia kongreso de 2004 (La Roque d’Anthéron, 19-24/05/2004)
Post diskuto, decidiĝis ke FET okazigu sian ĝeneralan kunvenon dum la interasocia kongreso en la Roque d’Anthéron. Ni profitos la okazon por peti niajn aliĝantojn el Suda Francio partopreni. Niaj ĉefaj temoj ja estos "TE" kaj "Festo de Homaro".
4°) Nia E-agado dum Eŭropa voĉdonado
Nia komitato jam debatis kaj decidis pri tiu afero. Ni de jaroj klopodas kun UFE influi sur politikaj partioj. Tiu agado postulas multan penon kaj paciencon, ne ĉiam kronatan per sukceso. Sed iom post iom estis sukcesetoj (leĝproponoj de FKP, favora sinteno ĉe verduloj kun starigo de komisiono pri Esperanto, letero de Jacques Chirac). Ni firme pludaŭrigos tiun agadon. Kelkaj samideanoj pensas, ke tiu longdaŭra agado ne kondukas al sukceso kaj decidis ariĝi por prezenti listojn ĉe Eŭropa voĉdonado sub nomo Eùropo, Demokratio, Esperanto (EDE).
Konsiderindas, ke
EDE prezentas programon, kiu montras ke ĝi estas politika partio. Tiu programo enhavas plej grandan parton, kiu tute ne koncernas Esperanton, sed la tutan socion.
La granda sumo necesa por prezenti liston (ŝajne 15 000 eŭroj) por ricevi maksimume nur 5 minutojn da televida elsendaĵo (eventuale eĉ multe malpli).
La giganta sumo nepra por presi voĉdonilojn.
Tia agado ja dividos nian E-Movadon kaj rekte kontraùas la naturon mem de nia movado, kleriga kaj kulturiga komunumo.
Tial ni plu agados por konvinki la stabojn kaj aktivulojn de la politikaj, sindikataj, sociaj medioj pri Esperanto, por kaj per ĝi.
5°) Venonta Huma-Festo
Robert jam delonge anoncis sian intencon liberiĝi je la peza laboro okupiĝi pri la festo. FET jam de kelkaj jaroj kunlaboras kun la tuta E-movado por ke nia budo estu tiu de la tuta esperantistaro. De almenaù du jaroj, FET aparte kunlaboras kun JEFO kaj nun UFE kaj ni tre ĝojas pro tiu helpo. Restis tamen la problemo de la stokado de nia materialo. Frédéric Scibor starigis eventualan solvon. FKP de Atlantikaj Pireneoj havas lokon por stoki sian materialon por la Festo. Eble ni povus profiti tiun lokon kaj la transportadon de la materialo farita de kamiono el Pau.
6°) Interasocia kongreso de 2005 en Bulonjo ĉe Maro (25-30/03/2005)
Jam de multaj monatoj prepariĝas la interasocia kongreso de Bulonjo , en kiu retroviĝos multaj E-asocioj, ĉefe UFE, SAT-Amikaro, Fervojistoj, FET kaj alilandaj (el Belgio kaj Britio). (TTT-ejo < http://boulogne2005.online.fr >) La venonta kunveno de la preparskipo okazos la 28-an de januaro 2004 en Bulonjo.
Koncerne FET-partoprenon, ni starigos nian ĝeneralan kunvenon kaj disponos salonon la vendredon 25-an de marto. FET jam prepariĝas por la evento kaj jam imagas ekspozicion pri historio de FET, filmoprojekciadon kaj vesperan koncerton.
Pri tiu lasta programero, FET starigos koncerton de klasika muziko kun esperantistaj profesiulo kaj teamo. Vincent starigos demandojn dum la venonta kunsido de la preparskipo.
7°) Venonta komitatkunveno
Ĝi okazos la Sabaton 14-an de februaro 2004 ĉe "Ge-Huetoj".