Komitatkunveno 141003


Protokolo de Komitata kunveno 141003

Ĉeestis Charles Billard, Vincent Charlot, Denis Gauci, Denise Happi-Fosso, Joëlle Huet, Robert Laudereau, Petro Levi,

Protokolis Charles Billard

1°) Festo de Humanité

- Ĝi okazis en kontentigaj kondiĉoj dank’al la junuloj, kiuj tre efike deĵoris kaj daure helpis dum la tuta festo.
- la iom profita saldo aperigas la necesan ĉeeston de la krespejo.
- Sekve, Roberto rememorigas, ke pro sia sanstato kaj la intensa kaj prema laboro okazigita de tiu partopreno, li ne plu akceptos mastrumi la budon, ĉefe la krespobudon. Do ni devos solvi tiun situacion dum la estontaj jaroj.

2°) ESF

Krom la kutima propagando favora al esperanto, UFE, JEFO kaj FET pritraktos lingvajn rajtojn kaj tutmondan interkomunikadon pere de Esperanto. Nuntempe, ni ne ankorau scias, kie staros la tri E-budoj.

3°) Interasociaj kongresoj

- La venonta interasocia kongreso okazos en la Roque d’Antheron dum Pentekosto 2004. FET partoprenos per sia ĝenerala kunveno.
- En la jaro 2005, Norda federacio de UFE organizos amikan enkontiĝoin malferman al ĉiuj asocioj dum Pasko 2005 en Bulonjo ĉe Maro. la unua tago estos rezervita por FET.
- Ĝenerala kunveno, ebla ekspozicio pri historio de FET, filmoprojekcio de Roberto.
- Vespero dediĉota al klasika muziko.
- aliĝkotizo 60 euroj
- Poŝtoficejo uzos specialan stampon.

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon