FET-komitato de la 081202


Karaj ĉiuj,

La venonta kunsido de nia komitato okazos dimanĉon, la 8-an de decembro 2002 je la 10H00 ĉe Robert Laudereauj 115, rue Béranger 92320 Châtillon (metrostacio Châtillon- Montrouge).

Jena tagordo proponatas :

1) Kresko de FET aliĝoj, kunlaboroj, kontaktoj

Post Huma-festo, ni havas pli ol abonantoj aliĝantoj al FET. Ni disponas ankau je 140-adresan bazon kaj 80 retadresojn. Nicole Lafitte et Pierre Oliva, Frédéric Scibor kaj pluraj kamaradoj partoprenis en nacia kongreso de Pacmovado, en kiu ili voĉdonigis rezolucion favoran al Esperanto (vidu anekson 1-an).

Bruno Cadez (Nordo) estas ĵurnalisto de "Liberté-Hebdo" en Nordo, vizitis nian budon en la Festo kaj decidis lerni Esperanton. Li nun estas mia retlernanto. Li certe povos helpi interasocian kongreson de 2005 en Bulonjo.

retmesaĝoj Guy Conche (Brive) pacmovadano, Jean-François Blin

Leteroj de André Cherpillod, Michel Duc-Goninaz, Michel Audibert, Georges Sossois.

2) Rilatoj kun E-France

Agadraporto (06-11/02) (vidu anekson 2-an), Kongreso interasocia 2003 kaj 2005

3) Nia TTT-ejo

Vizitoj kaj strukturoj jarkotizo Debato : esperantigo/ ligoj al politikaj partioj , ligoj al kaj el aliaj TTT-ejoj : Espéranto-France, Espéranto-Jeunes, Esperanto 64, SAT, Esperanto-Panorama, SAT-Amikaro, Ligoj al neesperantistaj asocioj. Ligo al TTT-ejoj signantaj nin.

4) Zamenhofa festo

141202 : saurkrauto de UFE, 151202 : kunveno Pariza SAT-Amikara grupo matene kaj tagmanĝe, AFCE spektaklo 14H30

5) Socia Forumo 2003 en Saint-Denis

Rezultoj de E-agado en Florenco 12-161103 Propono de FET pri tiu SF 2003 FET povus proponi kunordigi kun aliaj E-agadon en Socia Forumo.

6) Festo Humanité

Finsaldo de Fête de l’Humanité. Stokado de Festo-materialo, letero al Patrick Staat

7) TE :

Kiam ? Bondeziroj artikoloj, pli en la franca( ?), protokoloj, restantaj , ĉefartikolo de Claude Longue-Épée

8) Financoj/Libroservo

Budĝetado katalogo, enkomputigo sur TTT-ejo

9) Ĝenerala kunveno

8-12-ajn de majo 2003 en Grezijono. Unuaj pripensoj pri venonta Komitato kaj labormetodoj telefonkunvenoj

10) Kampanjo al ministro

rezultoj, aliaj regionoj

11) Venontaj kunvenoj

Dimanĉon 120103 aŭ 260103

12) Ceteraĵoj : Civitana voĉdonado, rezolucio pri Vojĝ-homoj

Fratece via, Vincent Charlot

anekso 1-a Kongreso Pacmovado

el : "frederic scibor" Dato : Mar, 12 Nov 2002 al : "Vincent Charlot"

Saluton, Atendante sendi kompletan bilancon pri nacia Kongreso de Pacmovado fermiĝinta lundon 11-an de novembro 2002 en Marsejlo, jen fragmento de finkongresa rezolucio kiu devos gvidi la movadon por la venontaj tri jaroj. Ĝi estas konsekvenco de pliriĉiga propono de la teksto pri Esperanto far komitato de Atlantikaj Pireneoj de Pacmovado.

"Valoroj, sintenoj, kulturo kiujn ni transdonos al estontaj generacioj, estos decidaj. Multegaj energioj laboras antaŭenigi kaj perfektigi edukadon bezon- kaj definecesan.

Tiukadre kaj respekte al kulturaj kaj lingvaj diversecoj, ĉio, kio faciligas interŝanĝojn inter popoloj favorigendas. Tiel taŭgas antaŭenigi ĉion, kio evitas lingvajn superregojn, ebligas al minoritataj lingvoj vivi, favorigas proponojn pri neŭtralaj helplingvoj kiel Esperanton."

Dumkongrese, en Atlantikpirenea budo, disponiĝis por kongresanoj tri dokumentoj pri Esperanto : "Esperanto, lingvo internacia", broŝuro de Sat-Amikaro, "unua leciono de Esperanto" de Espéranto-France kaj "Kiu lingvo por kulturo de paco"`de Henriko Masson. Memserve, tiun lastan tekston prenis pli ol 120 gekongresanoj, kio montras intereson vekitan de tiu problemo. Aliflanke, du aliaj esperantistoj elvokis Esperanton en ateliero pri "internaciigi pacistan agadon"

Fine, multegaj individuaj diskutoj pri Esperanto okazis aparte kun partoprenantoj en internacia renkontiĝo de junmesaĝistoj por paco. Multaj malkovris Esperanton tiuokaze. Pli malpli tre favoris akcepto, eĉ se restas ia fatalismo pri superregado de la angla lingvo kiel lingvo de internacia komunikado.

Amike, Frédéric Scibor

En attendant d’envoyer un bilan complet sur le congrès national du mouvement de la paix qui s’est cloturé lundi à Marseille, voilà un extrait de la résolution de fin de congrès qui doit guider le mouvement pour les trois ans à venir. Il est la conséquence d’une proposition d’enrichissement du texte au sujet de l’esperanto par le comité des Pyrénées atlantiques du mouvement de la paix.

3 Les valeurs, les comportements, la culture que nous allons transmettre aux générations futures seront déterminantes. De multiples énergies travaillent à promouvoir et perfectionner une éducation à la hauteur des besoins et des enjeux.

Dans ce cadre et dans le respect des diversités culturelles et linguistiques tout ce qui facilite les échanges entre les peuples doit être favorisé. Ainsi, il convient de promouvoir tout ce qui évite les dominations linguistiques, permet aŭ langues minoritaires de vivre, favorise les propositions de langues aŭiliaires neutres comme l’esperanto."

Lors du congrès, sur le stand des Pyrénées atlantiques, trois documents sur l’espéranto ont été mis à disposition des congressistes : "l’esperanto la langue internationale", plaquette de sat-amikaro, "première leçon d’esperanto" d’Esperanto-France et "quelle langue pour une culture de paix" par Henri Masson. En libre service, ce dernier texte a été pris par plus de 120 congressistes, montrant l’interet porté à cette question.

Par ailleurs, deux autres esperantistes ont évoqué l’esperanto dans l’atelier sur "internationaliser l’action pacifiste".

Enfin, de multiples discussions individuelles sur l’espéranto ont eu lieu particulièrement avec des participants à la rencontre internationale des jeunes messagers pour la paix. Beaucoup ont découvert l’esperanto à cette occasion. Dans l’ensemble, l’accueil a été très favorable, même s’il reste comme souvent un certain fatalisme quant à la domination de l’anglais comme langue de communication internationale.

Amicalement, Frédéric Scibor

Anekso 2-a Agadraporto (111102) Agadraporto de FET (Junio 2002-Oktobro 2002)

Konforme al peto de Espéranto-France ni sendas nian agadraporton de Ĝenerala Kunveno 2002 kaj agadraporton por la periodo junio ĝis la 11-a de novembro 2002.

Agadraporto Junio ĝis la 11-a de novembro 2002

Aliĝantaro kaj abonantaro

FET kreskis milde (105 membroj en Majo, 112 fine de oktobro 2002) en pli ol 17 regionoj de Francio. Abonantaro al ĝia gazeto "Le Travailleur Espérantiste" (TE) atingas 200. Ĝi regule aperas (lastatempe en junio, finauguste kaj novembre). Jérôme Mathieu artikolis pri Espéranto-France en TE kaj Vincent Charlot en LME pri FET.

Komitato

La komitato konsistas el 14 samideanoj : Robert Laudereau (prezidanto), Vincent Charlot (Sekretariado kaj Eksteraj Rilatoj), Renée Davrainville (Kaso), Denis Gauci (Libroservo), Petro Levi (Korektado de TE), Jérôme Mathieu (reprezentas Espéranto-France), Gérard Recquigny (TE), Thierry Bénéfice, Charles Billard, Maurice Burtet, Jean-Pierre Esquillan, Bernard Greck, Joëlle Huet, Pierre Jouvin, membroj de nia komitato.

Ĝi kunvenis la 8-an de junio, 8-an de septembro kaj 27-an de oktobro. Du kromaj kunvenoj okazis la 25-an de augusto kaj la 6-an de oktobro 2002 (por prepari kaj por bilanci budon de Festo de Humanité).

Festo de Humanité

Kiel tradicie, FET starigis budon ĉe Festo de Humanité inter la 13-a kaj la 15-a de septembro. Ĉi-jare, Espéranto-Jeunes partneris kun ni por la taga deĵorado, deĵoris kaj gardis sole dumnokte kaj multe efikis. Centoj da homoj informiĝis pri Esperanto kaj ricevis flugfoliojn de nia Esperanto-movado.

Okazis debato kun Michel Goninaz pri PIV kun partopreno de Claude Longue-Épée, Prezidanto de Espéranto-France, Kreŝimir Barkovic’, Ĝenerala Sekretario de SAT, Bertrand Hugon, prezidanto de Espéranto-Jeunes, Vincent Charlot kaj Petro Levi por FET.

FET kaj JEFO rikoltis ĉirkau 110 adresojn, inter kiuj okdekon retaj kaj do povis sendi retinformojn por ambau kaj gazeton por FET. FET retsendos al ili regulajn informojn (verŝajne ĉiudumonate).

Ni vendis rekordan nombron da libroj kaj esperantaĵoj. Niaj krespoj kaj cidro ankau tre sukcesis. JEFO vendis je 218 euroj (T-ĉemizoj kaj KD-romoj). FET vendis je 545,80 eurojn kaj repagis 280,86 eurojn al UFE kaj 147,50 al SAT (por PIV-oj). Kun budluado (364 euroj) kaj repago de vojaĝkostoj, la fina saldo estis ekvilibra (benefico de 1,65 Euro !).

FET oficiale dankis ĉiujn deĵorantojn kaj partoprenantojn en nia bud-aktivado kaj nia komitato tre deziras, ke tiu intensa kunlaborado plu dauru kaj plifortiĝu.

TTT-ejo de FET

FET starigis sian TTT-ejon fine de oktobro 2002 ĉe http://www.fetesperanto.lautre.net .

Juna samideano, Frédéric Scibor, el Pau, realigis ĝin. Post dekkvin tagoj, 154 vizitoj jam okazis. Ĝi konsistas el 7 rubrikoj : interna vivo de nia asocio (Statuto, Historio de FET, protokoloj de nia komitato), agendo (kun ligo al kalendaro de Espéranto-Jeunes), TE "Travailleur Espérantiste" (kun artikoloj de la gazeto), kurso de Esperanto (kiuj momente sendas mesaĝojn al Vincent Charlot), ligoj (al E-asocioj kaj al progresemaj ne-E-asocioj), kontaktoj (por trovi niajn poŝtajn, telefonajn, faksajn kaj retajn referencojn), libroservo por mendi al ni librojn, KD-romojn , kasedojn au esperantaĵojn.

Niaj ligoj koncernas por la momento Esperantajn TTT-ejojn de Espéranto-France, Espéranto-Jeunes, Espéranto- Panorama, SAT-Amikaro, SAT kaj UEA. Koncerne ne-Esperantajn TTT-ejojn ekzistas ligoj al ATTAC-France, France-Palestine, CGT, FSU, Mumia Abu-Jamal (kontrau mortopuno), Libre Pensée, MRAP, Pacmovado.

Jam Espéranto-France kaj SAT starigis ligon al nia TTT-ejoj. Du problemojn ni devos solvi : cu nia TTT-ejo devas prezenti esperantan version kaj ĉu ni starigos ligojn al politikaj organizoj ?

Koncerne nian reton, ni aktuale havas tridekon de FET-anoj retanoj kaj ni sendas regule al pli da okdeko da simpatiantoj niajn retinformojn.

Rilatoj kun Espéranto-France

Jérôme Mathieu reprezentas Espéranto-France en komitato de FET kaj Vincent Charlot FET en Komitato de Espéranto-France. Ili ambau partoprenis en ĉiuj kunvenoj de ambau komitatoj.

Vincent Charlot faris deklaron nome de FET en la komitatkunsido de la 22-a de septembro 2002.

Aperis en julia-augusta numero de LME artikolo de Vincent Charlot pri FET dum Jérôme Mathieu verkis artikolon pri Esperanto-France en novembra "TE". Aperos en ambau gazetoj abonproponoj respektive pri LME kaj TE.

FET partoprenis en kampanjo de Esperanto-France por atingi deputitojn. FET retsendis al 99 deputitoj por Francilia Federacio. Ĝis nun, du deputitoj, S-ino Kociusco-Morizet (UMP) kaj Dominique Strauss-Kahn (SP) respondis (ambau favore).

Pri Europa voĉdonado, Komitato de FET decidis ne subteni iniciaton de S-ano Kristian Garino starigi E-kandidataron kun sama argumentado kiel Espéranto-France.

Partoprenado en aranĝoj

FET partoprenis oficiale en la festoj por kvindekjariĝo de Greziljona esperantiĝo kaj en la kunveno de la 11-a de septembro 2002 en Bulonjo ĉe Maro por prepari la interasocian kongreson de 2005. Ĝi proponis okazigi sian ĝeneralan kunvenon kaj starigi koncerton en tiu interasocia kongreso.

FET partoprenis iom en Parizia agotago.

FET oficiale ĉeestis en kongreso de Pacmovado okazinta inter la 8-a kaj la 12-a de novembro en Marsejlo.

Pozicioj de FET

FET aliĝas al pluraj retlistoj kontrau mortopuno, por liberiĝo de Mumia Abu Jamal kaj de Leonard Peltier, kontrau torturo kaj por homaj rajtoj, kontrau liberala tutmondiĝo, por Palestina ŝtato, por paco, ktp... Pluraj FET-anoj partoprenas en ATTAC-Movado, MRAP kaj LDH, Pacmovado, FET subskribis petleterojn pri la samaj temoj.

Estontaj taskoj

Dum la venontaj monatoj, FET prizorgos pri pluraj taskoj

Katalogo kaj inventaro de nia libro-servo bezonatas por.integrado en nian buĝeton de librostoko. Tiun laboron ni prizorgos. Ni iom post iom enkomputigos nian libroservon por ke ni povu estonte retmendi kaj retkonsulti.

FET enkondukos financajn metodojn en nia kasado por havi plej rapide kiel eble tujan takson de nia financa situacio.

La Komitato petis Claude Longue-Épée, Prezidanto de Espéranto-France, ĉefartikoli por la venonta Travailleur Espérantiste". Li afable akceptis.

FET partoprenos en la venonta kunveno en februaro 2003 pri interasocia kongreso 2005.

FET pripensos por sia ĝenerala kunveno okazonta en Greziljono de la 8-a ĝis la 11-a de majo 2003, kiel pli bone informi kaj partoprenigi siajn aktivulojn en la agado de nia asocio kaj en la kunlaborado kun la Esperantaj kaj ne-esperantaj organizoj. Ni devas pripensi ekde nun al junigado de nia komitato.

FET starigos kunvenon en la interasocia kongreso en Greziljono inter la 29-a de majo kaj la 1-a de junio 2002.

AGADRAPORTO ĜENERALA KUNVENO 2002

Ni ĉiam entuziasme agas por Esperanto, ĉar ni pensas, ke la internacia lingvo estas necesa al ĉiuj popoloj kaj kontribuas al konsciencigado de la homoj.

Jes tiuj frazoj povas esti prononcataj de aliaj agemaj kaj sociaj asocioj sed nia lingvo estas vere internacia kaj utila dum tiu freneza disvolviĝo de liberala tutmondiĝo.

Nia asocio celas disvolvi tra Esperanto klerigadon per humanaj kaj sociaj sentoj. La ekstera mondo tute malfavoras al disvolviĝo de Esperanto kaj "propagando" ĉiuloke por la angla lingvo pli kaj pli baras nian pligrandigon pli precize direkte al la junuloj.

Tiel pligrandiĝo de motivo interalie ĉe junuloj pli kaj pli malfacilas. Sed ni persistas. Diversaj valoraj agoj montras la volon kaj agemon de multaj esperantistaj francaj kaj eksterlandaj grupoj.

FET malgraŭ diversaj malfacilaĵoj daŭrigas sian aktivadon bedaŭrinde ne tro kreskantan. La nombro de niaj membroj stagnas. Tial ni devas debati pri la prigrandigo de nia subtenantaro.

Nia gazeto ne tiel ofte kaj regule kiel antaue aperas sed ĝi povus revigliĝi ; dank’ al helpo de niaj apogantoj ne nur loĝantaj en Parizio aŭ eksterlando. Ni jam diskutis pri eldono de franca traduko de artikoloj en le "Travailleur Espérantiste". Tio estas parte farita. Ĉu ni devas disvolvi tion ? Ni devas danki al helpo de Jean Marin por lia prezentado de valoro de Esperanto en T.E.

Alia ĉefa aktivo estas nia partopreno en la festo de la gazeto "l’Humanité". Tio estas grava laboro kaj ni bezonas helpon de plej multaj amikoj. Vendo de krespoj estis ĉefa fonto de profito sed postulas multajn zorgojn. Ni ne uzis tiun vendadon lastjare sed mankis mono por pagi luadon de budloko. Do ĉu ni trovos sufiĉe da helpo por tiu bona kaj tute aparta propagando por Esperanto, konsiderante la popolajn kaj interesatajn ĉeestantojn de tiu festo ? Ni devas substreki la efikan helpon de JEFO-aktivuloj. Postaj kontaktoj kun vizitantoj, kiuj Òajnas interesiĝi pri nia organizo kaj kompreneble pri Esperanto plibonigendas.

En Châtillon regule okazas kurso kiu interesas tre diligentajn kursanojn interalie junajn Kompreneble tiu aktivado devus esti pli grava kaj laueble disvolviĝi en aliaj lokoj. La perkoresponda kurso interesas kelkajn lernantojn kaj ni devas pli bone sekvi ilin. Suzanne Bourot kaj Joëlle Huet bone laboris pri tio.

Nia komitato regule kunvenas kaj mi devas bone taksi laboron de la partoprenantoj. Dankon por la helpo de "Gehuetoj" kiuj ebligas niajn komitatkunvenojn.

Denizo aktivas tiel bone kiel eble pri la libroservo. Ni devas fini nian inventaron por taksi nian stokon kaj enkorpigi ĝin en la buĝeton. Renata bone zorgas pri la financoj, kies saldo pozitivas.

Ni subskribis kontrakton kun UFE "Espéranto-France". Nia komitato kaj tiu de UFE akceptis ĝin. Okaze de nia ĝ. K. ni devas konfirmi ĝin, iom ĉanĝi nian statuton por akcepti reprezentanton de UFE en nia komitato kaj elekti reprezentanton de FET en UFE-komitato. ĝenerala Kunveno de UFE konfirmos en Strasburga Interasocia Kongreso venontan semajnfinon.

Ni regule partoprenas en la kunvenoj de "INSULE" kiu arigas diversajn asociojn kaj lokajn grupojn, interalie UFE, Fervojistoj, Esperanto 94, Bondy, E-95. Ni partoprenis en Agotago en Parizo kaj Zamenhofa Tago en Orlio.

Lastjare ni partoprenis la interasocian kongreson de Limoges. ĉi-jare tiu kongreso okazos en Strasburgo sed datproksimeco kun nia ĝenerala Kunveno ne faciligas nian partoprenon. Ni prezentos FET dum Strasburga kongreso.

La inauguro de la nova sidejo de SATAMIKARO estis okazo por alporti nian solidarecon al tiu vere interesa decido interalie pro la oportuna situacio de la ejo.

De pluraj monatoj, Vincent Charlot zorgas pri enskribo de FET en agadoj kaj manifestacioj pri diversaj agadkampoj : lukto kontraŭ mortopuno, por Homaj rajtoj, kontraŭ torturo kaj por paco.

Okaze de politika voĉdonado, UFE starigis kontaktojn kun politikistoj. FET oficiale partoprenis du kunvenojn kaj Vincento sekvis ĉiujn tiajn kunvenojn. Li certe rakontos al ni por ke ni povu diskuti.

Dum la lasta periodo, FET manifestaciis okaze de la 1-a de majo kun SAT-Amikaro kaj JEFO-anoj kaj alvokis voĉdoni kontraŭ Le Pen.

La neatendite malfacila cirkulado pro tiu amasa manifestacio malhelpis normalan funkciadon de la kunveno kunvokita la saman tagon. La oportuneco kaj la organizado de tiaj duoblaj rendevuoj meritos iom da kolektiva pripenso.

Nia ĝenerala Kunveno fariĝu efika kaj alportu solvojn por antaŭeniri.

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon