Ĉeestis Charles Billard, Vincent Charlot, Robert Laudereau, Petro Levi, Jérôme Mathieu, Emmanuel
Senkulpiĝis René Ballaguy, Thiérry Bénéfice, Denis Gauci, Joëlle Huet, Cyrille Poullet,
La kunveno komenciĝis je la 14H30 kaj finiĝis je la 17H00.
Antaŭ ol paroli pri Festo de Humanité, Vincent Charlot pritraktis kelkajn aferojn :
1) Kunveno de INSULE estas programita por la 8-a de Septembro pri preparado de Zamenhofa festo, de la 10H00 ĝis la 13H00. Samtempe ni okazigos nian komitatan kunvenon. Ŝajnas, ke ni ne bone reagis en tiu kunveno. Ni provos sendi iun.
2) Nia komitata kunveno okazos la 8-an de septembro 2002 de la 10H00 ĝis la 18H00 ĉe Robert Laudereau, 115, rue Béranger 92320 Châtillon.
3) Vincenti anoncas kunvenon la 11-an de Septembro en Bulonjo ĉe Maro por prepari la interasocian kongreson de 2005, kiu celebros la centjariĝon de la unua kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro. Li venos, sed dua homo por reprezenti FET deziratas.
Festo de Humanité
1) Antaŭfestaj aferoj :
Pri la libroj mendotaj, Robert Laudereau kaj Vincent Charlot iros al la libroservo de UFE venontan merkredon.
Petro Levi iros al SAT por mendi PIV-ojn.
Reklamo por Humanité-Festo en Humanité estis patita de Robert Laudereau.
Vincent verkis etan artikolon por LME (Le Monde de l’Espéranto). Ĝi aperos en venonta LME kun mencio de Festo de Humanité.
La 20/06/2002, Vincent Charlot sendis anoncon pri festo de "Humanité por SAT-Amikaro kaj por Okazas". Li informiĝos.
Vincent Charlot vidos por Esperanto 94.
Li sendos komunikon al Eventoj, Esper-Inform, Francilio, Francio, SAT-diskutejo kaj IKEK.
Jam anonco ĉe JEFO-membroj aperis dank’al Emmanuel Vilalta.
TE aperos venontan semajnon. Ni poste sendos al vasta publiko specialan folion kun mapo, anoncoj kaj aliĝilo.
Humanité-Festo
Ni poste pritraktis Humanité-Feston
Ĝi okazos : la 13, 14 kaj 15-an de septembro 2002 en la Courneuve-Parko. Nia budo staros sur Avenuo de Normandie kiel lastjare. Robert Laudereau vizitos sidejon de Humanité venontmerkrede por scii pli precize nian ekzaktan lokon, niajn najbarojn, preni enir- kaj parkadpermesilon.
Muntado : La budo estos je 4 metroj fasada, vere profunda.
La muntado okazos ĵaudon 12-an posttagmeze. Robert Laudereau alportos la tendojn. Robert, Pierre, Jean-Claude kaj du aliaj venos.
ALporto de la tuta materialo okazos Vendredon la 13-an ekde la 10H00 Tiutage ne eblos ekde la 12H00 parki en la festo. Emmanuel venos ĉe Robert Laudereau matene kaj Jérôme helpos en la festo. La samaj kiel ĵaŭdon venos.
Verŝajne la budo malfermiĝos je la 17H00 ĝis la 21H00 aŭ 22H00. Vincento, Cyrille kaj Axel Rousseau verŝajne venos vespere ekde la 18H00.
Malmuntado okazos dimanĉe inter la 21H00 kaj la 22H00.
Deĵorado : Ni ne ankoraŭ trovis multajn deĵorantojn. Jen horoj proponataj
Vendrede 17H00 - 22H00 Vincent/ Robert
Nokto de Vendredo ĝis Sabato 22H00/9H00
Tago Sabato de la 9H00 ĝis la 22H00 9H00/13H00 Robert 13H00-18H00
Vincent 18H00-22H00 Vincent
Nokto de Sabato ĝis Dimanĉo 22H00/9H00
Tago Dimanĉo de la 9H00 ĝis la 22H00 9H00/13H00 Robert 13H00-18H00
Vincent 18H00-22H00 Vincent
Pri la tranoktadoj ŝajnas, ke Axel Rousseau kaj Cyrille Poulet akceptos tranokti
Elektro/telefono :
Estos elektro, sed Robert Laudereau ĉu eblos telefono, sed ŝajnas malfacile.
Nutrado/Trinkado :
Estos krespoj kaj trinkaĵoj Estos speciala kaso por tiu parto.
Joëlle HUET estos respondeculino pri tio.
Afiŝado :
Robert Laudereau alportos afiŝoj. Bonvenos afiŝoj de aliaj asocioj.
Surtabla materialo :
Estos librotablo. Robert Laudereau kaj Vincent Charlot serĉos ĉe UFE librojn.
Petro Levi serĉos ĉe SAT PIV-ojn.
Le Défi des Langues/L’Homme qui a défié Babel, Tinĉjo/Asterikso,
PIV/Dictionnaire Pratique/ Waringhien Vortaretoj ? aliaj libroj ?
Diskoj/KD/Aŭd- kaj Vidbendoj
Kaso sub respondeco de Robert Laudereau
Por informi homojn jarlibro 2001 aŭ 2002, pasporta servo/amikeca reto, katalogo de UEA
Gazetoj prezentotaj
TE/Le monde de l’espéranto//SAT-Amikaro/E-94 JEFO/ Esperanto
Estos faldfolioj de FET Adres- kaj retlibro disponeblos por homoj, kiuj bonvolos sian adreson.. Kursoindikaro estos. Vincent respondecos.
Komputilo : kun programoj /konekto al Interreto ?
Debato : nova PIV Ĉefparolanto : Michel Duc-Goninaz
(Alain Roŭ ?)
Kreŝimir Barkovic’, Vincent Charlot, Claude Longue-Épée, Bertrand Hugon,
Daŭro (1 horo) vendado kaj dedixo de PIV Vincent devos organizi
Materialo de aliaj E-asocioj :
La regulo estus, ke ĉiuj E-asocioj libere alportos sian materialon, kondiĉe ke ili diru al FET, kion ili alportas kaj kiun rezulton ili havis.
Kompreneble, FET konservos la rajton rifuzi ion, kiu fundamente atencos
ĝian vidpunkton (ekzemple faŝismaĵon !).
Ne-E-Asocioj povos kompreneble peti al la budo disdoni materialon.