Ĉeestis : Vincent Charlot, Robert Laudereau, Petro Levi, Jérôme Mathieu, Senkulpiĝis : Charles Billard, Maurice Burtet, Renée Davrainville, Denis Gauci, Bernard Greck, Gérard Recquigny, Axel Rousseau,
La kunveno komenciĝis je la 10H00 kaj finiĝis je la 17H00
1) Bilanco de "Humanité"-Festo
La komitato aprobis la raporton pri Festo de Humanité (vidu anekson) kaj decidis :
sendi (ret)leteron al Patrick Staat, Direktoro de Humanité-Festo por esprimi nian kontenton pri la Festo, sed ankaŭ por protesteti kontraŭ "ŝinkovendisto", kiu tre ĝenis nian budon. Ni ankaŭ proponos ke festo de Humanité starigu pri lingvoj en Eŭropo kun partopreno de unu esperanta debatonto kaj ke E-verkinto estu invitita en Librovilaĝo.
serĉi lokon en Pariza regiono aŭ proksime de ĝi por enlasi la materialon necesan al budo de Huma-Festo.
Dank’al Festo de Humanité estis jam pluraj aliĝoj al FET.
2) TTT-ejo de FET
La komitato vizitis la TTT-ejon de FET ĉe http://www.fetesperanto.lautre.net/ . Ĝi decidis speciale gratuli Frédéric Scibor pro lia belega laboro. La komitato dezirus esperantan version de nia TTT-ejo kaj estis debato pri eventualaj ligoj al maldekstraj politikaj partioj.
3) Florenco 7-10/11/2002 Kongreso de Pacmovado (8-11/11/2002)
FET-ano malfeliĉe ne povos partopreni en Florenco, sed FET tute subtenas agadon kontraŭ liberala tutmondiĝo. FET sendos apogmesaĝon. K-doj Nicole Lafitte kaj Pierre Oliva reprezentos FEt en la nacia Kongreso de Pacmovado en Marsejlo. FET sendos salutmesaĝon.
4) Interasocia Kongreso 2005 : Kunveno de Bulonjo ĉe Maro
Komitato aprobis nian ĉeeston kaj tute ĝojas pri nia partopreno en tiu interasocia kongreso 2005. Ni informis niajn koncertontojn pri tiu evento..
5) Kontrakto kun UFE : Komitatkunveno de UFE 22/09/02
Nia komitato aprobis nian deklaron ĉe Komitato de Espéranto-France de la 22-a de septembro 2002. Antaŭ la 15-a de novembro, ni prezentos agadraporton el Espéranto-France, kiu konsistos el du partoj : nia agadraporto de la pasinta jaro kaj provizoran agadraporton pri la periodo depost nia Ĝenerala Kunveno.
Artikolo pri FET aperis en "Le Monde de l’Espéranto" en Esperanto kaj aperos artikolo pri Espéranto-France en venonta "Le Travailleur Espérantiste" verkita de Jérôme Mathieu. Reciproka anonco pri niaj gazetoj aperos en "LME" kaj "TE"
6) Kampanjo al deputitoj,
FET partoprenis en kampanjo de "Espéranto-France" al deputitoj. Ni sendis pli ol 95 retmesaĝojn nome de Francilia Federacio de Espéranto-France. La protokolo de Komitato de E-France ne pritraktas tion. Tial ni memorigos tion. Ĝis nun venis du respondoj, unu de UMP kaj unu de Dominique Strauss-Kahn (Socialista Partio).
7) Zamenhofa Tago
FET partoprenos en ambaŭ iniciatoj pri Zamenhofa festo la 14-an kaj la 15-an de decembro 2002. La komitato bedaŭras, ke komuna Zamenhofa festo ne okazos kaj petas, ke ni preparu pli komunan aranĝon venontjare.
8) Rezolucio pri Eŭropa voĉdono
La komitato jene rezoluciis : Eksciinte, ke Kristian Garino intencis proponi E-liston al Eŭropa Voĉdonado, Leginte mesaĝojn de Kristian Garino pri liaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, Informite, ke Komitato de Espéranto-France en sia ĵusa kunsido voĉdonis negativan rezolucion pri tiu propono,
FET ne subtenos tiun iniciaton de Kristian Garino.
9) TE
En la venonta "Travailleur Espérantiste" verŝajne aperos artikolojn pri Eŭropa kongreso de Verono, Festo de Humanité, Artikolo pri Pluezekaj staĝoj, pri Paco por Irako ktp... de ne-FET-anoj.
La Komitato petos Claude Longue-Épée, Prezidnto de Espéranto-France, ĉefartikoli por la venonta Travailleur Espérantiste". Li certe akceptos.
10) Katalogo
Petro Levi jam realigis la plej grandan parton de la laboro. Vincent Charlot informis pri la ebleco en-TTT-ejigi lma katalogon por ke ni povu rete mendi librojn al FET.
11) Financoj
Renata ne ĉeestis kaj do ne povis respondi pri tiu tagordero. Vi jam ricevis protokolon de kunveno pri Huma-Festo el tiu vidpunkto.
12) Venonta Ĝenerala kunveno kaj Interasocia kongreso 2003
Nia ĝenerala kunveno okazos en Greziljono de la 8-a ĝis la 11-a de majo 2003. Interasocia Kongreso estos ankaŭ en Greziljono de la 28-a ĝis la 1-a de junio 2003.
13) Venonta kunveno Nia komitato okazos Dimanĉon, la 8-an de decembro 2002 ekde la 10H00.
Anekso 01 Protokolo de kunveno de la 6-a de oktobro 2002 pri ĵusa Festo de Humanité
Ĉeestis : Thierry Bénéfice, Vincent Charlot, Renée Davrainville, Joëlle Huet, Robert Laudereau, Axel Rousseau (JEFO) Senkulpiĝis : Jean-Pierre Esquillan, Denis Gauci, Jérôme Mathieu
La kunveno komenciĝis je la 14H30 kaj finiĝis je la 17H00.
Financa Bilanco
Ĝi malfeliĉe iom deficitas pro la fakto, ke ni repagas vojaĝkostojn de nia ĉefa gasto (144 eŭrojn). Jen eta bilanco
Enspezoj Elspezoj 164,15+46,50=210,65 Krespoj kaj cidro : 603,57 Librovendo : 485,53 UFE : 280,86 + PIV 147,50 = 428,36 Lokluado : 364 Repago : 144,74 Sumo FET : 1089,10
1147,75
Deficito -58,65
JEFO 218
Tiu eta deficito ne devas kaŝi, ke tiu festo rekorde enspezis. Ni devos pli pripensi pli poste pri invitoj.
Anoncado en gazetaro
Estis en programo de la festo anonco pri nia debato. Aperis anoncoj en LME (Le Monde de l’espéranto), "La Verda Stelo", "Okazas" kaj komunikoj en diversaj retlistoj ( JEFO, UFE, SAT, IKEK, SAT-Amikaro ktp... Necesos pli fruaj komunikoj kaj artikoloj.
Deĵorado :
Ĉiuj deĵorantoj ricevos dankkarton de Robert Laudereau. Listo de partoprenintoj fariĝos.
Robert Laudereau substrekas la neceson trovi solvon rapide, por ke li povu liberiĝi de tro granda ŝarĝo kaj streĉo dum periodo de la festo : Temas pri konservado de la materialo, antaŭ- kaj postlaboro trudataj de la festo.
Vincent Charlot substrekas nian kontenton pri JEFO-laboro kaj pensas, ke ĉi-jare la budo fariĝis vere interasocia. JEFO plenumis sole vesperan deĵoradon kaj noktan gardadon, kaj a&nkaŭ deĵoradon ĉe libroj, KD-ojn kaj "Esperantaĵojn", dum FET sole plenumis muntadon, malmuntadon kaj tagan deĵoradon ĉe krespoj, cidron kaj partan deĵoradon ĉe libroj.
Se esperantistoj aktivis, evidentas, ke pli profesia teamo necesas. Tial, ni devos pli rigore kaj profesiece organizi nian deĵoradon.
Ni konstatis kun ĝojo, ke Esperantistoj deĵoris ĉe aliaj budoj kaj tie varbadis por Esperanto (Vendeo, Atlantikaj Pireneoj, Mumia Abu Jamal). tiuj iniciatoj tute laŭdindas.
Pri loko
Ĉiuj konsentis, ke la loko taŭgas ĉar proksimas je la ĉefa enirejo kaj je Vilaĝo Mondo. Ni tamen devas protesteti ĉe direkcio de Festo pri du aferoj : reguloj pri lokado de budo, ĉar dum la tuta festo, parto de nia budo estis kaŝita de ŝinkovendisto, kiu instaliĝis surstrate mem, kaj ankaŭ ĉeesto de multegaj vendistoj kiuj fakte "invadis" la feston.
Pri debato
Kritiko prava estis, ke nia dimanĉa debato arigis nur Esperantistojn kaj ne servis al varbado. Vincent Charlot respondis, ke ĝuste ni celis arigi E-ojn kaj E-Asociojn en tiu debato de Festo de Humanité. Ĉi-jare, la evento estis, ke UFE, SAT, JEFO kaj FET amike kaj senprobleme kunvenis pri aperado de nova PIV.
Aliflanke, ne eblas organizi publikan debaton en nia tro eta budo, kun tro da bruo. Tial FET tre rapide proponos temon al direkcio de la Festo pri "kiu lingvo por Eŭropo ?" kadre de publika debato.
Alia ideo estus, ke E-ista verkinto estu invitata oficiale de la Festo pro sia(j) libro(j) en "librovilaĝo".
Pri flugfolioj
Tre ĝoje, ni konstatis, ke centoj da flugfolioj de ĉiuj E-asocioj disdoniĝis senprobleme. Necesus havi venontjare liston de kursoj, kiu mankis.
Pri komputilo(j)
ni konstatis, ke niaj du komputiloj ne funkciis dum la festo. Ni ŝajne ne bezonas komputilon, sed eble aparato por "dolĉa" fona muziko utilus. Pri adresoj
Ĉi-jare, ni rikoltis pli ol 110 retadresojn kaj adresojn. Retadresoj ebligas sendi regule retinformojn, dum poŝtaj adresoj donas multe pli da informoj pri la homo. Tial preferindus havigi ambaŭ kaj strebi tion atingi. Ambaŭ partoprenintaj organizoj FET-JEFO/UFE havas la retadresojn kaj sendos ĉiumonatan informomesaĝon.
Preparado de venonta festo
Estus bone, ke preparkunveno de Huma-Festo okazu en Majo-Junio 2003.