Skemo FET-Komitato 271002


Karaj ĉiuj,

La venonta kunsido de nia komitato okazos dimanĉon, la 27-an de oktobro 2002 ekde la 10H00 ĉe Robert Laudereau, 115, rue Béranger en Châtillon.

Mi substrekas, ke nia tagordo tre plenas. Aliflanke, mi tuj sendos per apartaj mesaĝoj aneksojn por nia komitatkunsido.

Jena tagordo proponatas :

1) Bilanco de "Humanité"-Festo Kunveno de la 061002 (Vidu anekson 01) decidoj farotaj : serĉi lokon por materialo, propono de debato al Huma-festo, trovi deĵorantojn por krespoj kaj cidro,

2) TTT-ejo de FET TTT-ejon de FET kreiĝis dank’al laboro de Frédéric Scibor.L Konsultu unuan laboron ĉe http://www.fetesperanto.lautre.net/ Mi nun povas intervenas, sed ne spertas. Kion fari per ĝi ? afiŝado, ligado, mendoj, aliĝoj. Reagoj bonvenas.

3) Florenco 7-10/11/2002 diversaj agadoj Ĉu iu el FET partoprenos en tiu aranĝo starigita de Socia Forumo kun ATTAC ? Antaŭvidita kuuveno de Esperantistoj kun danĝera ebleco de derivado. (anekso 2)

4) Interasocia Kongreso 2005 : Kunveno de Bulonjo ĉe Maro Protokolo kunveno de Bulonjo ĉe Maro (Anekso 3) Ĉefaj eroj por FET : Tutan tagon por nia Ĝenerala kunveno/ Koncerto/ Prelegoj

5) Kontrakto kun UFE : Komitatkunveno de UFE 22/09/02 Protokolo de UFE-komitatkunveno Ĉefaj eroj por FET : duonjara Agadraporto de junio ĝis nun finoktobro, artikolo pri UFE en TE, artikoloj pri FET en LME, Tabelo por aliĝo al UFE kaj abono al LME en TE,

6) Kampanjo al deputitoj, Kampanjo al ministro Partopreno de FET por retsendi al ĉiuj pariziaj deputitoj leteron de Francilia Federacio. Ĉu alia regiono ? Ĉu sekvoj ?

7) Zamenhofa Tago Problemo Zamenhofa festo (anekso 4) Ĉu partoprenos FET en Traversière ? mi proponas ke jes.

8) Rezolucio pri Eŭropa voĉdono Kristi Garino dezirus prezenti liston en Eŭropa voĉdono. UFE voĉdonis severan tekston por kontraŭstari tion. Mi proponos saman tekston kiel UFE. (anekso 5)

9) TE ĉefartikolo/ artikolo pri Verono/Festo de Humanité de Axel/Artikolo pri Pluezek/Ciotat Paix Irako/

10) Katalogo, Libroservo Petro respondos pri katalogo. Denis pri libroservo.

11) Financoj Renata respondos pri tiu tagordero. Vi jam ricevis protokolon de kunveno pri Huma-Festo el tiu vidpunkto.

12) Venonta Ĝenerala kunveno kaj Interasocia kongreso 2003 Ni kunvenos en Greziljono de la 8-a ĝis la 11-a de majo 2003. Interasocia Kongreso ankaŭ en Greziljono okazos verŝajne de la 28-a ĝis la 1-a de junio 2003.

13) Venontaj kunvenoj Mi proponas Dimanĉon, la 1-an aŭ 8-an de decembro 2002. Ankaŭ

14) Ceteraĵoj

Fratece via,

Vincent Charlot

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon