Kelkaj sentoj pri nia partoprenado en la 5a Europ-unia esperanto-kongreso augusto 2002, Verono


En la norda parto de Italio, je 30 km de ’’Garda Lago’’, en pejzaĝo plantita de cipresoj kaj olivarboj situas Verono ; unu el la plej belaj art-urboj de Venecilando, kiu influis multajn artistojn, verkistojn. Malmirindas, ke ’’Shakespeare’’ elektis tiun urbon kiel dekoron por la plej konata historio en la mondo ’’Romeo kaj Julieta’’.

Verono - Venecio - (dankon al esperanta fervojista grupo por la bonega organizado de la venecia tago meritas,vojturnon pro siaj imponaj vestiĝoj de la romanika epoko, kies influo estas nun evidenta. Tamen ni ne ĉiam estis tiom en pozitiva penso en Esperantio. Ni ŝatis la bonegajn prelegojn.Ni substrekas aparte la du prelegojn de Profesoro Humphrey Tonkin, rektoro de Universitato de Hartfordt (Usono). Li.faris la oficialan enkondukan prelegon, poste li prelegis pri "Shakespeare, Italio, Internacia lingvo " ; Interesege ! Francio alportis rimarkindan kontribuon pere de S-ro Claude Longue-Epée, kiu prelegis pri :"Lingva demokratio kontraulingva diskriminado".

La prelegoj estis bonaj, sed oni ne lasis sufiĉe da tempo por pridemandi la prelegantojn kaj por debati. Ni proponas, ke la organizantoj de kongreso atentu pri tio, ĉu la kelkaj demanduloj au debatuloj povu esprimi malkonformistajn ideojn au ideojn ekster la ununura penso. Oni povus imagi, ke la partoprenantoj kunvenus en grupetoj (ĉiu preleganto irus en unugrupeto) por bone prepari kaj riĉigi la debaton de la ronda tablo je la kongresa fino.

Ĉu bona akcepto de la komencantoj ? Ni kongresis pri lingva diskriminacio.Ni povis konstati ankoraufoje,ke oni riproĉas ĝenerale al la aliaj siajn proprajn malvirtojn. Oni diras al ni, ke en la movado iuj pensas, ke la komencantoj ne devus partopreni en kongresoj, ke ili devus antaue bone lerni la lingvon !

Eble pro tio la finvenko neankorau komenciĝis, malgrau pli ol cent jaroj da klopodoj, penoj, kaj fojfoje gravaj sinoferoj de multaj samideanoj. Ni pensas, ke oni tro malatentis pri la komencantoj kaj izoluloj.

Ni proponas, ke ĉiu kongresa komitato nomu respondeculon pri la bona akcepto, partoprenado kaj integrado de la komencantoj kaj izoluloj. Ni scias kiom estas malfacile trovi novajn samideanojn.Sed ni forgesas ofte ke estas ankorau pli facile perdi ilin pro manko da atento,kompreno kaj toleremo. Dum kongreso, ni povus imagi diskretajn kontaktojn kaj konatigojn, eĉ specialajn lokojn, momentojn au kunvenojn, kie la komencantoj kaj izoluloj povus pli facile paroli, pridemandi, interrilatiĝi kaj eĉ iomete krokodili.

Konkludo : finfine permesi al la plej granda nombro esprimi sin ; la diskreta atento al aliuloj estas la komenco de humana respekto kaj de humanismo.Tiu atento estas la aferodeĉiuj samideanoj. Tiel ni konstruos la interkomprenon inter la homoj kaj nature au pli facile la lingvo iĝos egaleco.Tre bona kongreso, ĉu ne ?

Bernard BEHRA Alzaco-esperantiĝinte de 2 jaroj Franjo PROVOST - Bretonio

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon