Ĝenerala Kunveno de FET, okazinta inter la 9-a kaj la 12-a de majo 2002
unuanime ratifis la kontrakton subskribitan de Prezidantoj de Espéranto-France kaj de FET,
ŝanĝis sian statuton,
elektis Vincent Charlot kiel reprezentanton de FET en Komitato de Espéranto-France
memorigas la ligojn inter FET kaj UFE, en kies komitato FET havis
reprezentanton post 1936 kaj postmilite inter 1946 kaj 1953,
bonvenigas reprezentanton de Espéranto-France en sia komitato,
gratulas Espéranto-France pro sia kampanjo al politikistoj kaj jam atingitaj rezultoj,
kontribuos al kampanjo al sindikatoj per siaj propraj kontaktoj,
invitas samideanojn helpi esperantistan budon en Festo de Humanité,
sendos regule informojn pri sia aktivado al Espéranto-France kaj ankau disvastigos informojn de Espéranto-France al siaj membraro kaj abonantaro,
proponos per sia gazeto abonon al LME kaj aliĝon al Espéranto-France, kiel
indikite en nia kontrakto.
En Bouresse, la 12-an de majo 2002,