Ĉeestis : Charles Billard, Vincent Charlot, Joëlle Huet, Robert Laudereau, Petro Levi, Jérôme Mathieu,
Senkulpiĝis : Thierry Bénéfice, Denis Gauci
La kunvokilo estis rete sendita, sed ne poŝte. Tial kelkaj komitatanoj ne estis avertitaj pri la kunveno. Vincent Charlot proponas, ke se unu aŭ du paĝoj de TE dediĉos al protokoloj kaj kunvokiloj. la venontaj protokolo kaj kunvokilo estos rete kaj poŝte senditaj.
1) Matene, ni pritraktis la lastajn preparojn de "Humanité"-Festo
Ni decidis aĉeti kaj pruntepreni librojn ĉe UFE, PIV-ojn ĉe SAT, KD-ojn kaj Esperantaĵojn alportos JEFO.
En LME aperos komuniko pri FET kaj la festo, kaj ankaŭ en "Okazas" malfeliĉe post ĝi .
Henriko Masson aperigis anoncon en la retlisto de SAT-Amikaro,
La Verda Stelo publikigis artikolon.
Vincent Charlot sendis komunikojn al jenaj retlistoj :
Esper-Inform, Francilio, Francio, SAT-diskutejo, IKEK, JEFO-membroj.
TE kaj speciala folio aperis kaj estis senditaj de Robert Laudereau
Loko Lastminute, ni sciis ke nia budo samlokos, sed sur alia stratnomo : Avenue des Yvelines Muntado, alporto de materialo, Malfermo, Malmuntado, Deĵorado,Tranoktadoj, Elektro,Nutrado/Trinkado, Kasoj. Afiŝado, Librotablo, Diskoj/KD/Aŭd- kaj Vidbendoj, gazetoj, libroservo, faldfolioj, adreslibro, kursoj, asekuro, komputilo, debatoj, Materialo de aliaj E-asocioj estis pritraktitaj de la Komitato :
2) Kresko de FET aliĝoj, kunlaboroj, kontaktoj
Dum ferioj FET kontaktiĝis kun E-istoj kiuj agadas en progresemaj medioj
Pacmovado : En La Ciotat (Nicole Lafitte kaj Pierre Oliva) , Brive (Guy Conche) kaj Pau (Frédéric Scibor)
TTT-ejo : Frédéric Scibor, junulo el Pau, estas progresema TTT-retestro. Li akceptis okupiĝi pri FET-TTT-paĝoj kaj prezenti projekton.
Mumia kaj Mortopuno : Cyrille Poullet el JEFO jam akceptis esti korespondanto de FET pri Mumia. Li estras la TTT-ejon pri Mumia. Li verkis artikolon por TE kaj deĵoros dum la Humanité-festo.
Palestinio : Frédéris Scibor kaj Daniel (Ikel Breizh) okupiĝas pri tiu afero.
ATTAC : Dum la lasta Eŭropa Kongreso, junaj italoj kaj francoj decidis fondi asocion ESEF por prezenti Esperanton al Socia Forumo Eŭropa, kiu okazos en Florenco de la 7-a ĝis la 10-a de Novembro. En Francio estas ATTAC-anoj kiel en Germanio. Ni povos partopreni en tiu renkontiĝo kiel E-istoj.
UDB/ FET protestis kontraŭ skandala juĝo kontraŭ proparolanto de UDB, kiu atakis parole Le-Peniston.
MRAP : FET subskribis petleterojn kontraŭ detruoj de palestinaj domoj far israela armeo kaj por justa paco prezentita de "Movado Pacon nun !" (La Paix Maintenant)
Nagasaki-Hiroŝimo : Japana amiko sendis artikolon pri tiu temo.
FET subskribis petleterojn por Daniel Mermet en afero "Saga-Cité", por Safiya, juna patrino en Niĝerio mortkondamnita pro nasko de infano ekster edzeco, por tekna radio kontraŭ prefekta interveno.
Volo de FET estas partopreni en tiuj civitanaj movadoj kaj kontribui per niaj klopodoj kaj Esperanto al komuna laboro.
3) Someraj E-Aranĝoj :
SAT okazigis sian 75-an kongreson inter la 1-a kaj la 7-a de julio en Alikanto (Hispanio) kun 150 homoj. Notindas, ke 60 homoj ne povis alveni pro vizaj problemoj !!! La granda evento de tiu kongreso estis apero de Nova PIV (Plena Ilustrita Vortaro), kiun prezentos Michel Duc Goninaz dum Festo de Humanité. Alia evento estos elekto de Internacia Plenum-Komitato por 2003, ĉar de 1937, la PK konsistis nur el parizanoj.
IJK : Internacia Junulara Kongreso okazis inter la 21-a kaj la 28-a de Julio en Pato Branco (Sudbraziilo).
La Fortalezan Universalan Kongreson partoprenis 1484 homoj el 58 landoj. La ĉefa afero estis alvenos de S-ro Patrick Gallaud, Ĝenerala sekretario de Ligkomitato Unesko-NRO-j kaj ankaŭ de Tutmonda Federacio de Uneskaj Asocioj, Centroj kaj Kluboj. Tiu gravulo partoprenis dum la tuta semajno en nia kongreso, prelegis pri kultura diverseco kaj pri Unesko kaj NRO-j, sekvis Ĉe-kursojn, legis en la solena inaŭguro mesaĝon de Unesko al UK petante senkulpigon en Esperanto ne legi en Esperanto, sed intervenis en Esperanto dum 4/5 minutoj en la solena fermo. Post tiu vizito, agado ĉe Unesko multe ampleksiĝos.
Kastelo Greziljono festis sian kvindekjaran "esperantiĝon" per granda festo la 20-an de julio, en kiu partoprenis Robert Laudereau kaj Vincent Charlot nome de FET. Okazis dum la tuta somero staĝoj kaj JEFO okazigis tie sian Festivalon. La komitato aprobas aliĝon de FET al Greziljono per aĉeto de kooperativa akcio.
En Pluezek kaj Kvinpetalo okazis staĝoj tre partoprenitaj (en Pluezek pli ol 130 partoprenis en Aŭgusto kaj okazis multnombraj staĝoj en Kvinpetalo)
La 5-a Eŭropa Kongreso okazis fine de aŭgusto en Verono. Okaze de tiu kongreso, italoj kaj francoj renkontiĝis por partopreni gigantan kontinentan renkontiĝon de Socia Forumo inter la 7-a kaj la 10-a de novembro en Florenco celantan prepari Porto-alegran Socian Forumon okazontan en Januaro 2003. Tiuj esperantistoj dezirus varbadi por Esperanto. ATTAC-anoj el Francio kaj Germanio laboras en organizoj kontraŭ liberala tutmondigo kaj prezentas Esperanton kiel rimedon por lingvaj malfacilaĵoj. Ambaŭ "tendencoj" devus kunlabori. :
4) Venontaj Eventoj :
La 11-an de septembro 2002 okazos kunveno en Bulonjo ĉe Maro por prepari interasocian kongreson de 2005 komunan al ĉiuj E-organizoj el Francio, kun partopreno de belgaj kaj britaj E-asocioj. Vincent Charlot reprezentos FET. Li petos salonon por unu tuta tago por nia ĝenerala kunveno kaj proponos starigi klasikan koncerton de junula grupo kaj prelegojn.
Vincent Charlot, reprezentanto de FET ĉe Esperanto-France, prezentos raporteton pri FET kaj Humanité-Festo en UFE-komitato de la 22-a de septembro.
En salono "Vivez Nature" (19-23/09/02) estos Esperanto-budo starigita de René Ballaguy kiun ni devus helpi.
Okazos INSULE (kunveno de pariziaj E-asocioj) la 28-an de septembro en lokalo de SAT-Amikaro. Robert Laudereau reprezentos FET. Necesus aliaj.
La tradicia Agotago okazos la 5-an de oktobro 2002. Ĉu en Beaubourg ?
Kunveno por nia Parizia Zamenhofa Festo okazas hodiaŭ samtempe kiam nia kunveno. Vincent Charlot bedaŭras, ke ni ŝajne ne reagis, kiam estis fiksita tiu kunveno.
5) Raportoj kaj artikoloj en TE kaj LME
Artikolo pri FET aperos en LME. TE aboneblos per UFE, ĉar tabelo de aboneblecoj aperos en venonta kaj postvenonta LME. Artikolo pri UFE verkota de Jérôme Mathieu aperos en TE, samkiel abonebleco al LME. Antaŭvidiĝas makleraĵo de 15%.
6) TTT-ejo de FET
Dum kongreso de SAT en Alikanto, Vincent Charlot renkontiĝis kun Frédéric Scibor, el Pau, juna retestro de TTT-ejoj de multaj asocioj. Li jam realigis TTT-paĝojn de SAT-Amikaro kaj de Komunista Frakcio de SAT.
Li akceptis tiam kaj tie starigi TTT-paĝojn de FET.
Nia TTT-ejo devas esti simpla kaj rapida. Ĝi devos enhavi paĝojn dediĉitajn al interna vivo de FET (statuto, tekstoj, Komitato), al TE, libroservo, mesaĝadon al ni kaj ligoj al Kalendaro, E-kaj ne-E-organizoj.
La Komitato decidas taski Frédéric Scibor realigi projekton de TTT-paĝoj de FET kaj taksi lian laboron dum la venonta Komitato.
7) Katalogo, Libroservo, TE, Financoj
Denis Gauci (Libroservo) kaj Renata Davrainville (Kaso) ne povis veni.
Petro Levi iom post iom realigas la katalogon.
En venonta TE estos ĉefartikolo de Vincent en la franca, artikolo pri Mumia Abu Jamal (Cyril Poullet), pri Pluezek (Sébastien Ehrard), rezolucio de UK, artikolo pri IJK kaj Huma-Festo.
8) Kampanjo al ministro post voĉdonado
La Komitato decidas proponi al Francilia Federacio de UFE helpon por retsendi al ĉiuj deputitoj de Pariza Regiono leteron petantan apogon al instruado de Esperanto.
9) Venonta kunveno
La venonta Komitato okazos la dimanĉon 27-an de oktobro ĉe "Gehuetoj". Kunveno pri bilanco de Huma-festo okazos antaŭe.