Protokolo de FET-Komitato de la 8-a de junio 2002


Nia kunveno komenciĝis je la 14H00 kaj finiĝis je la 18H00

Ĉeestis : Thierry Bénéfice, Vincent Charlot, Renée Davrainville, Denis Gauci, Robert Laudereau, Pierre Lévy (Petro Levi), Jérôme Matthieu.

Senkulpiĝis : Maurice Burtet, Jean-Pierre Esquillan, Bernard Greck, Joëlle Huet,

Petro Levi prezidis la kunvenon kaj Vincent Charlot protokolis.

Vincent Charlot bonvenigis Jérôme Mathieu, Estraranon de Espéranto-France kaj reprezentanton de Espéranto-France en komitato de FET kaj Thiérry Bénéfice, novan komiattanon de FET.

1) Sekvoj de nia Ĝenerala Kunveno
Nia Ĝenerala Kunveno en la "Kvinpetalo" de la 9-a ĝis la 12-a de majo 2002 elektis komitaton kun 13 membrojn, al kiu aldoniĝas reprezentanto de "Esperanto-France".

1°) Funkcioj
La Komitato decidis unue pri disdivido de funkcioj kiuj ĝis nun jenis :
- Robert Laudereau (prezidanto),
- Renée Davrainville (kasisto),
- Denis Gauci (Libroservo),
- Gérard Recquigny (TE),
- Petro Levi (Korektado de TE),
- Vincent Charlot (Eksteraj Rilatoj)

Vincent Charlot akceptas taskon de sekretario de FET kun eksteraj rilatoj.
La komitato akceptas tiun disdividon.

Listigiĝis estontaj bezonoj :

- Starigo de TTT-ejo de FET kaj FET-reto. Cyrille Poullet (de JEFO) akceptis helpi FET en tio kaj Thiérry Bénéfice pretas okupiĝi pri tio. Robert Laudereau mencias novan anon dezirantan ankoraŭ labori pri tio. Dumferie, unuaj konsideroj fariĝos.
- Katalogo kaj inventaro de nia libro-servo bezonatas. Petro Levi laboras pri ĝi.
- Integrado en nia buĝeto de librostoko
- Rilatoj kun progresemaj fortoj. Ĝis nun, FET aliĝas al pluraj retlistoj pri mortopuno, por Mumia Abu-Jamal, kontraŭ torturo, kontraŭ liberala tutmondiĝo, por Palestina ŝtato, ktp...

3) Preparado de "Humanité"-Festo (45’)
Kiam : ĉu 14-15-16/09/2002 Kiam munto kaj malmunto de budo ?
Kie : loko kaj budloko (ne en koto, sed ĉe asfaltita strato)
Kiuj : Kiom da bezonatoj por (mal)muntado, por la festo mem (kiom da FET-anoj kaj ceteraj)
Kiel : ĉu krespoj kaj libroj aŭ nur libroj ?
Celoj : aliĝigi, kursopetoj
Ĉu debato ? pri kio ? Ĉu komputilo ? Ĉu muziko ?
TE speciala por festo : plano, Manifesto, niaj gvidlinioj, E-Movado, retadresaro, Per kio : anoncoj en LME, Okazas, SAT-Amikaro, Sennaciulo kaj aliaj, retlistoj

4) Sekvoj de nia kontrakto kun Espéranto-France (30’)
reciprokaj reprezentado de FET kaj de UFE,
reciprokaj artikoloj en TE kaj en LME,
reciprokaj anoncoj
estontaj eventoj : Greziljono 2003, Bulonjo 2005
Nova konsisto de komitato kaj estraro de E-France

5) Kampanjo al politikistoj okaze de voĉdonado (30’)
1995-1999-2002
nuna situacio
estonteco

6) Someraj E-Aranĝoj (10’)
SAT-kongreso en Alicante, UK en Fortalezo, Eŭropa Kongreso IJK en Pato-Branco Brazilo,

7) Venontaj kunvenoj : (15’)
INSULE : 15/06/2002,
staĝoj : Naturamikoj, Greziljono, Kvinpetalo, JEFO FET-Komitato : 08/09/2002, 26/10/2002 ( ?) Espéranto-France 22/09/2002

Fédération Espérantiste du Travail
115 rue Béranger F-92320 Chatillon