Ĉeestis : Thierry Bénéfice, Vincent Charlot, Renée Davrainville, Joëlle Huet, Robert Laudereau, Axel Rousseau (JEFO) Senkulpiĝis : Jean-Pierre Esquillan, Denis Gauci, Jérôme Mathieu
La kunveno komenciĝis je la 14H30 kaj finiĝis je la 17H00.
Financa Bilanco
Ĝi malfeliĉe iom deficitas pro la fakto, ke ni repagas vojaĝkostojn de nia ĉefa gasto (144 eŭrojn). Jen eta bilanco
Enspezoj Elspezoj Krespoj kaj cidro : 603,57 164,15+46,50 210,65 Librovendo : 485,53 UFE : 280,86 + PIV 147,50 = 428,36 Lokluado : 364 Repago 144,74 Sumo FET 1089,10 1147,75 Deficito -58,65
JEFO 218
Tiu eta deficito ne devas kaŝi, ke tiu festo rekorde enspezis. Ni devos pli pripensi pli poste pri invitoj.
Anoncado en gazetaro
Estis en programo de la festo anonco pri nia debato. Aperis anoncoj en LME (Le Monde de l’espéranto), "La Verda Stelo", "Okazas" kaj komunikoj en diversaj retlistoj ( JEFO, UFE, SAT, IKEK, SAT-Amikaro ktp... Necesos pli fruaj komunikoj kaj artikoloj.
Deĵorado :
Ĉiuj deĵorantoj ricevos dankkarton de Robert Laudereau. Listo de partoprenintoj fariĝos.
Robert Laudereau substrekas la neceson trovi solvon rapide, por ke li povu liberiĝi de tro granda ŝarĝo kaj streĉo dum periodo de la festo : Temas pri konservado de la materialo, antaŭ- kaj postlaboro trudataj de la festo.
Vincent Charlot substrekas nian kontenton pri JEFO-laboro kaj pensas, ke ĉi-jare la budo fariĝis vere interasocia. JEFO plenumis sole vesperan deĵoradon kaj noktan gardadon, kaj a&nkaŭ deĵoradon ĉe libroj, KD-ojn kaj "Esperantaĵojn", dum FET sole plenumis muntadon, malmuntadon kaj tagan deĵoradon ĉe krespoj, cidron kaj partan deĵoradon ĉe libroj.
Se esperantistoj aktivis, evidentas, ke pli profesia teamo necesas. Tial, ni devos pli rigore kaj profesiece organizi nian deĵoradon.
Ni konstatis kun ĝojo, ke Esperantistoj deĵoris ĉe aliaj budoj kaj tie varbadis por Esperanto (Vendeo, Atlantikaj Pireneoj, Mumia Abu Jamal). tiuj iniciatoj tute laŭdindas.
Pri loko
Ĉiuj konsentis, ke la loko taŭgas ĉar proksimas je la ĉefa enirejo kaj je Vilaĝo Mondo. Ni tamen devas protesteti ĉe direkcio de Festo pri du aferoj : reguloj pri lokado de budo, ĉar dum la tuta festo, parto de nia budo estis kaŝita de ŝinkovendisto, kiu instaliĝis surstrate mem, kaj ankaŭ ĉeesto de multegaj vendistoj kiuj fakte "invadis" la feston.
Pri debato
Kritiko prava estis, ke nia dimanĉa debato arigis nur Esperantistojn kaj ne servis al varbado. Vincent Charlot respondis, ke ĝuste ni celis arigi E-ojn kaj E-Asociojn en tiu debato de Festo de Humanité. Ĉi-jare, la evento estis, ke UFE, SAT, JEFO kaj FET amike kaj senprobleme kunvenis pri aperado de nova PIV.
Aliflanke, ne eblas organizi publikan debaton en nia tro eta budo, kun tro da bruo. Tial FET tre rapide proponos temon al direkcio de la Festo pri "kiu lingvo por Eŭropo ?" kadre de publika debato.
Alia ideo estus, ke E-ista verkinto estu invitata oficiale de la Festo pro sia(j) libro(j) en "librovilaĝo".
Pri flugfolioj
Tre ĝoje, ni konstatis, ke centoj da flugfolioj de ĉiuj E-asocioj disdoniĝis senprobleme. Necesus havi venontjare liston de kursoj, kiu mankis.
Pri komputilo(j)
ni konstatis, ke niaj du komputiloj ne funkciis dum la festo. Ni ŝajne ne bezonas komputilon, sed eble aparato por "dolĉa" fona muziko utilus.
Pri adresoj
Ĉi-jare, ni rikoltis pli ol 110 retadresojn kaj adresojn. Retadresoj ebligas sendi regule retinformojn, dum poŝtaj adresoj donas multe pli da informoj pri la homo. Tial preferindus havigi ambaŭ kaj strebi tion atingi. Ambaŭ partoprenintaj organizoj FET-JEFO/UFE havas la retadresojn kaj sendos ĉiumonatan informomesaĝon.
Preparado de venonta festo
Estus bone, ke preparkunveno de Huma-Festo okazu en Majo-Junio 2003.